viafabbri43.net
Scatti
Traduzioni

FRANCESCO
La biografia

NOTIZIE
News da Pāvana

DISCOGRAFIA
Album e testi

BIBLIOGRAFIA
Libri di/su Guccini

SCATTI
Foto gucciniane

MISCELLANEA
Materiale vario e raro

TRADUZIONI
Guccini in Esperanto

Eskimo, le traduzioni



ANORAKO [Eskimo] Torna dietro
Traduzione in esperanto di Renato Corsetti

Esperanto
Dimanĉo tia, tiam en septembro
verŝajne ĝi ne pezus tiel ĉi,
somero mortis laŭ alia tembro
ĝis antaŭ dudek jaroj pli-malpli.
Kun senkonscio en la pubo subo
revolucio kaŭris sub la saĝo,
vi plene pagas kaj laŭ inflacio
pro via tiu ĉi matura aĝo.
Sed dume vi ŝanĝiĝis tre malmulte
eĉ se nun estas en ekzpozici'
la io, kiun mi alstrebis stulte
kaj stulte filozofiumis pri.
Ĉe vi de tiam ne ŝanĝiĝis multo
kaj se vi nun komprenas pri orgasmo
duone klaras mia juntumulto
vi nun centjaras kaj sen entuziasmo.
Mi portis tiam simplan anorakon
pro malriĉeco kaj ne pro prefero:
ĝi ne simbolis klaskonscian jakon
por mi ne estis tio la afero.
Mi portis senmakulan konsciencon
kaj ĝin mortigi estis via celo,
vi uzis vian tutan paciencon
per fotoj familiaj kaj mantelo.
Jes ja, ŝanĝiĝis mi de tiu dato
la anorako, kiun konis vi,
ankoraŭ nun ĝin portas mia frato,
vi portus ĝin sed jam ne rajtas vi.
Ne eblas ŝanĝi flankon pro kapricoj
nur poste kaj pro ia mondospito,
vi nun promenas kun liberaj cicoj,
mi faris tion tiam sen medito.
Ni estis kune en Sankta Luĉia,
sub la servistarkado dum Kristnasko,
mi pensis ke Bolonjo estas mia,
dum dancis ni kun karnavala masko.
Ni ambaŭ lasis iun eksamikon
sen dramoj, sen kialoj, sen ŝancelo,
pro pulovero sentis mi ĝenpikon,
min ĝenis tiu aĵo, la mantelo.
Miaj fingroj sentis jam ribelimpeton,
sed mono tute mankis en la poŝo,
por mi vi pagis la kinejbileton
neniam iris vi kun ul' sen groŝo.
Mi ne komprenas kial vi min amis,
malsamis mi je ĉiu via kliŝo,
sed inter multaj, kiujn vi enflamis,
inklinis vi al ĉi bedaŭra fiŝo.
Unuafojaj floroj ne plu estis
en tiu jaro, en la sesdekoka,
finfine la ribelon mi ekfestis
aŭ simple fuĝis el medi' sufoka.
Ankoraŭ vi atendis ilin, tamen
mi jam diskriis ke ĵus "mortis Dio"
kaj mortis la sistemo, punkto, amen!
Kaj revis pri Dilan' kaj kompanio.
Kaj Ĝani ĵus revena de Londono
detale li prelegis pri LSD
lekciis al ni ĉiuj pri la fono
de geedziĝo laŭ hipia modo.
Ni kiuj ja neniam faris tion
ni kiuj ja neniam tion faros
ni spektis ĉi kreskantan utopion
kaj vidis ke problemoj ade aros.
Kaj eble nin konsolis nur amoro,
amoro kun iomo da perturbo,
en lito luprenebla nur dum horo
sur kiu kuŝis vice tuta urbo.
Amoro laŭ la stilo "je la diablo"
ĉu vidi aŭ ne vidi vian nudon
en tre malvarma ĉambra malagrablo
dependis de klimato ne de prudo.
Nun kiam ni ja povus tion fari
nun kiam la problemoj estas for
ni ree ŝatus por amoro stari
malantaŭ muro en malfrua hor'.
Nun kiam spertas ni pri preskaŭ ĉio
ni stare umus ree laŭ la kliŝo
kaj pro la damne granda nostalgio
ni riskus malpurigi vian tapiŝon.
Parolu ni pro emo al parolo,
ni ridu por ne plori ĉar en fin',
pensante pri tiama nia bolo,
mi gapas nun kompate vin kaj min.
Mi tamen nun imagas ke kvazaŭe
ni ree estas tiam en la fablo,
por esti dek kvin jarojn malantaŭe
kaj havi ĉion nur pro la probablo.
Je dudek jaroj ĉio estas ebla,
je dudek jaroj ĉio estas, eble.
Je dudek jaroj kiom da imagoj,
la kapo plenas nur je stultaj blagoj
aŭ eble tiam estis ni ni memaj
kaj la juneco estas iluzio
post diskoj kaj debatoj plurproblemaj
diru la veron, nu, ĉu restas tio?
Nun en septembro ĉi dimanĉa tago,
ĝi malrapide venas al la fino
kun la kutima tre sencela vago
dum zorgas mi pri aĵoj laŭ rutino.
Kaj same pensas eble la amikoj,
eksuloj, rezignintoj, forgesintoj
ludantaj per pasintomistifikoj
dum pensas ili pri malaperintoj
kun mia anorako laŭ kutimo
ankoraŭ ne sendita al arĥivo
mi faras mian eblon sed en limo
kaj morgaŭ zorgos, eble, pri la vivo,
plukantos mi al vi ĉi tiun kanton
kantitan same jam ali-okaze
ignoru ĝin, vi jam ignoris kvanton
kaj temas pri la lastaj ĉiukaze.


Menu rapido: Biografia | Notizie | Discografia | Bibliografia | Foto | Extras | Traduzioni


Copyleft Copyleft 2004-2012. Brugnoni / Ciofanskj. Lo chiamavano Ģdisclaimerģ.
viafabbri43.net č un sito archiviato nel 2012. Il sito ufficiale di Francesco Guccini č www.francescoguccini.it
Sito disegnato da Diego Brugnoni e Pietro Gregorini.