Il pensionato, le traduzioni
LA PENSIULO [Il pensionato]
Traduzione in esperanto di Giuseppe Castelli
Mi povas aŭdi ĉion tra ĉi tiu mur' maldika
kaj flari la odoron de manĝaĵo tre malŝika;
mi vidas lin ĉe l' lumo de lampeto apenaŭa
min rememoriganta pri la tempo hieraŭa.
Mi vidas liajn meblojn el epoko tute fora,
gazetojn jam malnovajn en angulo polvodora,
dum li plenumas rite la kutimajn programerojn:
tagmanĝi, reordigi, lavi manojn kaj telerojn.
Mi aŭdas revenante hejmen, lace dum mateno,
malfermon de fenestro kaj fortiron de kurteno;
kaj dum mi unu plian lastan cigaredon prenas,
li paŝas per hejmŝuoj al la tago kiu venas.
Mi rerenkontas lin post mia revekiĝa horo:
li diras malnovstile "Bonan tagon, profesoro"
kaj distras min per sia babilado strange plaĉa
pri mia in', pri katoj, pri vetero daŭre aĉa.
Li diris jam centfoje tra la ret' interĝardena
pri sia kat' iama, pri najbaro tiom ĝena;
aŭ flustre li rakontas pri epoko sia juna
dum kiu eĉ Bolonjo aĝis malpli ol la nuna.
Mi aŭdas lin kaj pensas pri la vic' de liaj aĝoj,
pri lampa duonlum' sur tuta aro da vizaĝoj,
pri la odor' obstina de la polvo kaj la ŝimo,
pri sup' revarmigita sur la stov' laŭ la kutimo,
pri la vekil' tiktaka kiu la sekundojn plektas,
pri kiel de ĉi tie la ekstera mond' aspektas,
pri longa viv' malmola kaj pri kiel ĝi forglitis,
pri kiel tiujn murojn ankaŭ histori' vizitis...
Mi aŭdas nekomprene, mi rigardas ĉirkaŭmire.
"La vivo, ja ĝi estas tia" pensas mi senspire:
la temp', la manieroj, la memor' kaj la forges',
elektoj kaj decidoj, la hazardo, la neces'...
Kaj mi demandas min, ĉu iam trafis lin la ĝojo,
ĉu iam li dubemis, ĉu li timis laŭ la vojo,
ĉu li dubemis ofte, aŭ ne tiom, aŭ sufiĉe,
ĉu vere vivi estas nur ĉi tio, malfeliĉe?
Nur poste mi konstatas, kiom tiaj pensoj stultas;
la sola senkulpigo: ke la temp' al mi tro multas,
sed vere mi ne povas taksi, restas mi senscia:
ĉu malpli elteneblas lia solo aŭ la mia?
Ni miros iun tagon: "Li aspektis tiel sana...".
Anĝel' al li ne mankos sur la tomboŝton' kristana.
Ne helpos plu la mono rezervita pro la timo,
ke iam trafos lin domaĝ', aŭ nur pro la kutimo.
Malgaje nin salutos nekonata parencaro:
"Mi ĝojas"... "Reciproke"... "Ĉu vi estis la najbaro?"...
Komencos malrapide forviŝiĝi la impreso
pri li el niaj mensoj; fine, restos nur forgeso.
|